Ĉi tiun tagon sciig' el Suda Vjetnamio venis: atendis kvindek homojn taĉmentoj ekzekutaj, loĝantoj de dekkvin vilaĝoj iĝis por eterne mutaj. Kaj mian koron atendis dekkvinfoje taĉmentoj ekzekutaj, mian animon vizitis dekkvinfoje la mortigitoj mutaj ĉi tiun tagon. |